Libro de Jeĥezkel 26:12
Ili disrabos vian havon kaj diskaptos viajn komercaĵojn; ili detruos viajn murojn, ili disrompos viajn belajn domojn; viajn ŝtonojn, vian lignon, kaj vian teron ili ĵetos en la akvon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
13Mi ĉesigos la laŭtan sonadon de viaj kantoj, kaj la voĉo de viaj harpoj ne plu estos aŭdata.
Read all of Libro de Jeĥezkel 26
Cross References
2 Chronicles 36:10Kiam la jaro finiĝis, la reĝo Nebukadnecar sendis, kaj venigis lin en Babelon, kune kun multekostaj vazoj el la domo de la Eternulo, kaj li faris lian fraton Cidkija reĝo super Judujo kaj Jerusalem.
Isaiah 23:11Sian manon Li etendis super la maron, Li skuis regnojn; la Eternulo faris ordonon pri Kanaan, por ekstermi liajn fortikaĵojn.
Isaiah 32:12Oni ploros pri la abundo, pri la ĉarmaj kampoj, pri la fruktoriĉaj vinberĝardenoj.
Ezekiel 26:5Loko por sternado de retoj ĝi fariĝos meze de la maro, ĉar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo; kaj ĝi fariĝos rabaĵo por la nacioj.
Ezekiel 28:8En pereon ili puŝos vin, kaj vi mortos en la mezo de la maro per morto de buĉitoj.
Hosea 13:15Kvankam li estas fruktoriĉa inter la fratoj, venos tamen vento orienta, vento de la Eternulo, blovanta el la dezerto, kaj tiam elsekiĝos lia fonto, dezertiĝos lia devenejo; kaj li disrabos la trezorejon de ĉiuj grandvaloraĵoj.