Libro de Jeĥezkel 26:16
Kaj malsupreniros de siaj tronoj ĉiuj princoj de la maro, ili demetos de si sian purpuron kaj siajn broditajn vestojn; timo ilin atakos; ili sidiĝos sur la tero, tremos ĉiuminute, kaj eksentos teruron pro vi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 26
Cross References
Exodus 33:4Kaj la popolo aŭdis tiun malbonan sciigon, kaj ili ekfunebris, kaj neniu metis sur sin siajn ornamaĵojn.
Job 8:22Viaj malamantoj kovriĝos per honto; Sed la tendo de malpiuloj malaperos.
Psalms 109:18Li metis sur sin malbenon, kiel veston; Kaj ĝi penetris en lian internon, kiel akvo, Kaj en liajn ostojn, kiel oleo.
Psalms 132:18Liajn malamikojn Mi kovros per honto; Sed sur li brilos lia krono.
Isaiah 14:9Ŝeol sube ekskuiĝis pro vi, renkontante vin venantan; ĝi vekis por vi la mortintojn, ĉiujn potenculojn de la tero; ĝi levis por vi de iliaj tronoj ĉiujn reĝojn de la popoloj.
Isaiah 47:1Iru malsupren kaj sidiĝu sur polvo, ho virgulino filino de Babel; sidiĝu sur la tero, sentronigita filino de la Ĥaldeoj; ĉar oni ne plu nomos vin delikata kaj dorlotata.