Libro de Jeĥezkel 26:20
tiam Mi mallevos vin al tiuj, kiuj iris en la tombon, al la popolo eterna, kaj Mi puŝos vin en la profundon subteran, en la eternan dezerton, al tiuj, kiuj iris en la tombon, por ke vi ne plu estu loĝata; tiam Mi restarigos belecon sur la tero de la vivantoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 26
Cross References
Numbers 16:30Sed se novan aperon kreos la Eternulo, kaj la tero malfermos sian buŝon, kaj englutos ilin, kaj ĉion, kio apartenas al ili, kaj ili vivaj malsupreniros en Ŝeolon, tiam sciu, ke ĉi tiuj homoj blasfemis kontraŭ la Eternulo.
Job 30:3Kiuj pro malriĉeco kaj malsato solece kuris En la dezerton mizeran kaj senvivan;
Psalms 28:1Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; Mia Roko, ne silentu al mi; Se Vi silentos al mi, mi similiĝos al tiuj, Kiuj iras en la tombon.
Isaiah 4:5Kaj super ĉiu loko de la monto Cion kaj super ĉiuj ĝiaj kunvenejoj la Eternulo kreos nubon kaj fumon por la tago kaj flamon de brulanta fajro por la nokto; super ĉio honora estos ŝirmo.
Isaiah 59:10Ni palpas la muron kiel blinduloj, kaj ni palpas kiel senokululoj; en tagmezo ni faletas kiel en krepusko, en mallumo kiel mortintoj.
Ezekiel 28:25Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiam Mi kolektos la domon de Izrael el la popoloj, inter kiujn ĝi estis disĵetita, kaj montros sur ĝi Mian sanktecon antaŭ la okuloj de la nacioj, tiam ili loĝos sur sia tero, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob.