Libro de Jeĥezkel 26:7
Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi venigos kontraŭ Tiron de norde Nebukadnecaron, reĝon de Babel, la reĝon de reĝoj, kun ĉevaloj, ĉaroj, kaj rajdistoj, kun homamaso kaj multe da popolo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 26
Cross References
Isaiah 10:8ĉar li diras: Ĉu miaj princoj ĉiuj ne estas reĝoj?
Jeremiah 6:23Pafarkon kaj lancon ili tenas forte; kruelaj ili estas kaj senkompataj; ilia voĉo bruas kiel maro; sur ĉevaloj ili rajdas, armite por la batalo kiel unu homo, kontraŭ vin, ho filino de Cion.
Jeremiah 25:22kaj al ĉiuj reĝoj de Tiro kaj al ĉiuj reĝoj de Cidon kaj al la reĝoj de la insuloj trans la maro;
Jeremiah 52:32kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj reĝoj, kiuj estis ĉe li en Babel;
Ezekiel 23:24Kaj ili venos kontraŭ vin kun hakiloj, sur ĉevaloj kaj sur ĉaroj, kaj kun granda amaso da popolo; ili ĉirkaŭos vin de ĉiuj flankoj en kirasoj, kun ŝildoj kaj kaskoj; kaj Mi transdonos vin al ilia juĝo, kaj ili juĝos vin laŭ sia maniero.
Ezekiel 26:10Pro la multo de siaj ĉevaloj li kovros vin per polvo; de la bruo de la rajdistoj, radoj, kaj ĉaroj ektremos viaj muregoj, kiam li eniros en viajn pordegojn, kiel oni eniras en urbon trarompitan.