Libro de Jeĥezkel 28:18
Per la multo de viaj malbonagoj kaj per via malhonesta komercado vi malhonoris vian sanktejon; kaj Mi elirigos el vi fajron, kiu ekstermos vin, kaj Mi faros vin cindro sur la tero antaŭ la okuloj de ĉiuj viaj vidantoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 28
Cross References
Judges 9:15Kaj la dornarbusto diris al la arboj: Se vere vi sanktoleas min kiel reĝon super vi, tiam venu, ŝirmu vin sub mia ombro; se ne, tiam eliros fajro el la dornarbusto kaj forbruligos la cedrojn de Lebanon.
Isaiah 66:16Ĉar per fajro kaj glavo la Eternulo faros juĝon super ĉiu karno; kaj multaj estos la frapitoj de la Eternulo.
Ezekiel 28:2Ho filo de homo, diru al la reganto de Tiro: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke via koro fieriĝis, kaj vi diris: Mi estas dio, mi sidas sur dia trono en la mezo de la maroj; dum vi estas homo, sed ne dio, kvankam vi rigardas vian koron kiel koron de dio;
Ezekiel 28:16Pro la grandeco de via komercado via interno pleniĝis de maljusteco, kaj vi pekis; tial Mi deĵetos vin de la monto de Dio, kaj malaperigos vin, ho kerubo protektanto, el inter la fajraj ŝtonoj.
Amos 1:14Mi ekbruligos fajron sur la murego de Raba, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn, kun bruo en la tago de batalo, kun ventego en la tago de malkvieteco.
Amos 2:5Mi sendos fajron sur Judujon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Jerusalem.