Libro de Jeĥezkel 29:5
Mi ĵetos vin en la dezerton, vin kaj ĉiujn fiŝojn de viaj riveroj; sur la kampon vi falos, oni vin ne levos kaj ne enkolektos; al la bestoj de la tero kaj al la birdoj de la ĉielo Mi transdonos vin kiel manĝaĵon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 29
Cross References
Psalms 74:14Vi disbatis la kapojn de la levjatano, Vi donis ĝin por manĝo al la bestoj de la dezerto;
Jeremiah 7:33Kaj la kadavroj de ĉi tiu popolo estos manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero, kiujn neniu fortimigos.
Jeremiah 16:4Per diversaj doloraj mortoj ili mortos; ili ne estos priplorataj nek enterigitaj, ili estos kiel sterko sur la supraĵo de la tero; de glavo kaj de malsato ili pereos, kaj iliaj kadavroj estos manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero.
Jeremiah 34:20Mi transdonos ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton; kaj iliaj kadavroj estos manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero.
Ezekiel 31:18Al kiu el la arboj de Eden vi estis simila per majesto kaj grandeco? tamen kune kun la arboj de Eden vi estos ĵetita en la profundon subteran; kaj vi kuŝos meze de necirkumciditoj kune kun tiuj, kiuj mortis de glavo. Tio estas dirita pri Faraono kaj pri lia tuta granda popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Ezekiel 39:4Sur la montoj de Izrael vi falos, vi kaj ĉiuj viaj taĉmentoj, kaj la popoloj, kiuj estos kun vi; al ĉiaspecaj rabobirdoj kaj al la bestoj de la kampo Mi transdonos vin kiel manĝaĵon.