Libro de Jeĥezkel 29:6
Kaj ekscios ĉiuj loĝantoj de Egiptujo, ke Mi estas la Eternulo; pro tio, ke ili estis kana apogo por la domo de Izrael:
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 29
Cross References
Exodus 14:18Kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi gloriĝos per Faraono, per liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj.
2 Kings 18:24Kiel vi povas forigi estron, unu el la plej malgrandaj servantoj de mia sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la ĉaroj kaj rajdistoj?
Isaiah 30:2kaj kiuj iras Egiptujon, ne demandinte Mian buŝon, por defendi sin per defendo de Faraono kaj kaŝi sin en la ombro de Egiptujo!
Isaiah 36:6Jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur ĝi, eniras en lian manon kaj trapikas ĝin. Tia estas Faraono, reĝo de Egiptujo, por ĉiuj, kiuj fidas lin.
Lamentations 4:17Ankoraŭ laciĝadis niaj okuloj, atendante senvaloran helpon; Streĉe ni atendis nacion, kiu ne povas helpi.
Ezekiel 28:22kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Cidon; kaj Mi gloriĝos inter vi, kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi faros kontraŭ ĝi juĝon kaj montros sur ĝi Mian sanktecon.