Libro de Jeĥezkel 3:20
Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj agos malbone, tiam Mi metos antaŭ lin falpuŝilon, kaj li mortos; ĉar vi lin ne avertis, li mortos pro sia peko, kaj ne estos rememorataj la bonaj agoj, kiujn li faris; sed lian sangon Mi repostulos el via mano.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 3
Cross References
Deuteronomy 13:3tiam ne aŭskultu la vortojn de tiu profeto aŭ de tiu sonĝisto, ĉar tiam elprovas vin la Eternulo, via Dio, por sciiĝi, ĉu vi amas la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo.
2 Chronicles 19:2Kaj eliris renkonte al li Jehu, filo de Ĥanani, la viziisto, kaj diris al la reĝo Jehoŝafat: Ĉu oni devas helpi al malvirtulo? vi amas la malamikojn de la Eternulo, kaj pro tio estas sur vi la kolero de la Eternulo.
2 Chronicles 24:17Post la morto de Jehojada venis la estroj de Judujo kaj kliniĝis antaŭ la reĝo; kaj li komencis obeadi ilin.
Psalms 36:3La paroloj de lia buŝo estas krimo kaj malvero; Li ne volas kompreni, por fari bonon.
Psalms 125:5Sed tiujn, kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj, La Eternulo pereigos kune kun la malbonaguloj. Paco al Izrael!
Isaiah 8:14Li estos sanktaĵo kaj ŝtono de falpuŝiĝo kaj roko de alfrapiĝo por la du domoj de Izrael, kaptilo kaj falilo por la loĝantoj de Jerusalem.