Libro de Jeĥezkel 3:23
Kaj mi leviĝis, kaj eliris en la valon; kaj jen tie staras la majesto de la Eternulo, simile al la majesto, kiun mi vidis ĉe la rivero Kebar. Kaj mi ĵetis min vizaĝaltere.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 3
Cross References
Numbers 16:19Kaj kunvenigis kontraŭ ili Koraĥ la tutan anaron ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj montriĝis la majesto de la Eternulo al la tuta komunumo.
Joshua 5:14Kaj tiu diris: Ne, mi estas militestro de la Eternulo, mi nun venis. Tiam Josuo ĵetis sin vizaĝaltere kaj faris adoron, kaj diris al li: Kion mia sinjoro diros al sia sklavo?
Ezekiel 1:3aperis la vorto de la Eternulo al la pastro Jeĥezkel, filo de Buzi, en la lando Ĥaldea, ĉe la rivero Kebar, kaj tie aperis sur li la mano de la Eternulo.
Ezekiel 8:4Kaj jen tie estas la majesto de Dio de Izrael, simile al la vizio, kiun mi vidis en la valo.
Ezekiel 10:18Kaj la majesto de la Eternulo foriĝis de la sojlo de la domo kaj stariĝis super la keruboj.
Ezekiel 44:4Kaj li venigis min al la domo tra la norda pordego; kaj mi ekvidis, ke jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo; kaj mi ĵetis min vizaĝaltere.