Libro de Jeĥezkel 31:16
Per la bruo de ĝia falo Mi ektremigos la naciojn, kiam Mi puŝos ĝin en Ŝeolon al tiuj, kiuj iris en la tombon; kaj konsoliĝos en la profundo subtera ĉiuj arboj de Eden, la plej elektitaj kaj plej bonaj de Lebanon, ĉiuj akvonutrataj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 31
Cross References
Isaiah 14:15Sed en Ŝeolon vi estos mallevita, en la profundon de la tombo!
Ezekiel 26:10Pro la multo de siaj ĉevaloj li kovros vin per polvo; de la bruo de la rajdistoj, radoj, kaj ĉaroj ektremos viaj muregoj, kiam li eniros en viajn pordegojn, kiel oni eniras en urbon trarompitan.
Ezekiel 27:28De la laŭta kriado de viaj ŝipestroj ekskuiĝos viaj ĉirkaŭaĵoj.
Ezekiel 31:14por ke neniu el la arboj apudakvaj fieriĝu pri sia alteco, nek levu sian supron inter la nubojn, kaj por ke neniu akvonutrata arbo leviĝu super ilin; ĉar ĉiuj ili estas destinitaj al la morto, en la profundon subteran, kune kun la homoj, kiuj iris en la tombon.
Ezekiel 32:18Ho filo de homo, priploru la popolon de Egiptujo, kaj puŝu ĝin kaj la filinojn de potencaj nacioj en la profundon subteran kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon.
Nahum 2:3La ŝildo de liaj herooj estas ruĝigita; liaj militistoj estas kiel en purpuro; kiel fajro brilas la ĉaroj en la tago de lia armiĝo; la lancoj ŝanceliĝas.