Libro de Jeĥezkel 31:8
La cedroj en la ĝardeno de Dio ne estis pli altaj ol ĝi, la cipresoj ne estis egalaj al ĝiaj branĉoj, la platanoj ne povis sin kompari kun ĝiaj branĉoj; neniu arbo en la ĝardeno de Dio estis simila al ĝi per sia beleco.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 31
Cross References
Genesis 2:8Kaj Dio la Eternulo plantis ĝardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis.
Psalms 37:35Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin larĝe, kiel sukplena multebranĉa arbo;
Isaiah 10:7Sed li ne tiel tion komprenas, kaj lia koro ne tiel intencas; li intencas ekstermi kaj dispremi ne malmulte da popoloj;
Isaiah 37:11Vi aŭdis ja, kion faris la reĝoj de Asirio al ĉiuj landoj, ruiniginte ilin; ĉu vi do saviĝos?
Ezekiel 28:13Vi estis en Eden, la ĝardeno de Dio; ĉiaspecaj multekostaj ŝtonoj vin kovris: rubeno, topazo, diamanto, sukceno, berilo, jaspiso, safiro, smeraldo, ametisto, kaj oro estis la ornamo de viaj tamburinoj kaj flutoj; ĉio estis preta en la tago de via kreiĝo.
Ezekiel 31:18Al kiu el la arboj de Eden vi estis simila per majesto kaj grandeco? tamen kune kun la arboj de Eden vi estos ĵetita en la profundon subteran; kaj vi kuŝos meze de necirkumciditoj kune kun tiuj, kiuj mortis de glavo. Tio estas dirita pri Faraono kaj pri lia tuta granda popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.