Libro de Jeĥezkel 32:21
Ekparolos al ĝi la potencaj herooj el meze de Ŝeol, kiuj kune kun ĝiaj helpantoj malsupreniris kaj ekkuŝis necirkumciditaj, mortigitaj de glavo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 32
Cross References
Psalms 9:17La malbonuloj reiru en Ŝeolon, Ĉiuj popoloj, kiuj forgesas Dion.
Proverbs 14:32Pro sia malboneco malvirtulo estos forpuŝita; Sed virtulo eĉ mortante havas esperon.
Isaiah 14:9Ŝeol sube ekskuiĝis pro vi, renkontante vin venantan; ĝi vekis por vi la mortintojn, ĉiujn potenculojn de la tero; ĝi levis por vi de iliaj tronoj ĉiujn reĝojn de la popoloj.
Ezekiel 32:19Ĉu vi estas pli bona ol iu? falu, kaj kuŝu kun la necirkumciditoj.
Ezekiel 32:27Ili ne kuŝas kun la herooj, kiuj falis de necirkumciditoj kaj iris en Ŝeolon kun siaj bataliloj kaj metis siajn glavojn sub siajn kapojn; iliaj malbonagoj restis sur iliaj ostoj, ĉar kiel fortuloj ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj.