Libro de Jeĥezkel 33:2
Ho filo de homo, parolu al la filoj de via popolo, kaj diru al ili: Se Mi venigos glavon kontraŭ iun landon, kaj la popolo de la lando prenos el sia mezo unu viron kaj starigos lin ĉe si kiel observanton;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
Read all of Libro de Jeĥezkel 33
Cross References
2 Samuel 18:24David sidis inter la du pordegoj; kaj la gardostaranto iradis sur la tegmento de la pordego, super la muro, kaj, levinte siajn okulojn, li ekvidis, ke jen iu viro sola kuras.
Isaiah 21:6Ĉar tiele diris al mi mia Sinjoro: Iru, starigu observanton; kion li vidos, li diru.
Isaiah 62:6Sur viaj muregoj, ho Jerusalem, Mi starigis gardistojn, por ke la tutan tagon kaj la tutan nokton ili ne eksilentu; vi, kiuj memorigas pri la Eternulo, ne faru al vi ripozon,
Jeremiah 15:2Kaj se ili diros al vi: Kien ni iru? tiam diru al ili, ke tiele diras la Eternulo: Kiu estas destinita por la morto, tiu iru al la morto; kiu estas destinita por la glavo, tiu iru al la glavo; kiu estas destinita por la malsato, tiu iru al la malsato; kiu estas destinita por kaptiteco, tiu iru en kaptitecon.
Jeremiah 47:6Ho glavo de la Eternulo, kiel longe vi ne kvietiĝos? eniru en vian ingon, haltu kaj silentu.
Ezekiel 3:11Kaj iru al la elpelitoj, al la filoj de via popolo, kaj parolu al ili, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo — tute egale, ĉu ili aŭskultos aŭ ne aŭskultos.