Libro de Jeĥezkel 34:28
Kaj ili ne plu estos prirabataj de la nacioj, kaj la bestoj de la tero ne manĝegos ilin; kaj ili loĝos sendanĝere, kaj neniu teruros ilin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 34
Cross References
Isaiah 32:18Kaj mia popolo loĝos en loĝejo paca kaj en sidejoj sendanĝeraj kaj en ripozejoj senzorgaj,
Jeremiah 46:27Sed vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, kaj ne tremu, ho Izrael; ĉar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos.
Ezekiel 34:25Kaj Mi faros kun ili interligon de paco, kaj Mi malaperigos ĉiujn sovaĝajn bestojn el la lando, por ke oni povu loĝi en la dezerto sendanĝere kaj dormi en la arbaroj.
Ezekiel 36:4tial, ho montoj de Izrael, aŭskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj, al la dezertigitaj ruinoj kaj al la forlasitaj urboj, kiuj fariĝis rabataĵo kaj mokataĵo por la aliaj nacioj ĉirkaŭe;
Ezekiel 39:26Kaj ili konscios sian malhonoron, kaj ĉiujn siajn perfidojn, kiujn ili faris kontraŭ Mi, kiam ili sidos sendanĝere sur sia tero kaj neniu ilin timigos;
Zechariah 8:12ĉar estos semo de paco: la vinberbranĉo donos siajn fruktojn, la tero donos siajn produktaĵojn, la ĉielo donos sian roson, kaj ĉion ĉi tion Mi posedigos al la restintoj de ĉi tiu popolo.