Libro de Jeĥezkel 36:11
Mi aperigos sur vi multe da homoj kaj brutoj, kaj ili multiĝos kaj fruktoriĉiĝos; kaj Mi faros vin loĝataj, kiel en via antaŭa tempo, kaj Mi bonfarados al vi pli ol en via komenco; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 36
Cross References
Deuteronomy 30:5Kaj la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, kiun posedis viaj patroj, kaj vi ĝin ekposedos; kaj Li faros al vi bonon kaj multigos vin pli ol viajn patrojn.
Isaiah 30:26Kaj la lumo de la luno estos kiel la lumo de la suno, kaj la lumo de la suno estos sepoble pli granda, kiel la lumo de sep tagoj, en tiu tempo, kiam la Eternulo bandaĝos la difektojn de Sia popolo kaj resanigos ĝiajn vundojn.
Isaiah 54:7Por malgranda momento Mi vin forlasis, kaj kun granda kompato Mi vin reprenos al Mi.
Jeremiah 23:4Kaj Mi starigos super ili paŝtistojn, por ke ili paŝtu ilin; kaj ili jam ne timos kaj ne tremos kaj ne estos atakataj, diras la Eternulo.
Jeremiah 30:18Tiele diras la Eternulo: Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob, kaj liajn loĝejojn Mi kompatos; kaj la urbo estos konstruita sur sia monteto, kaj la templo estos starigita laŭ sia ordo.
Jeremiah 31:38Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam denove konstruiĝos la urbo al la Eternulo, de la turo Ĥananel ĝis la Pordego Angula.