Libro de Jeĥezkel 36:19
kaj Mi disĵetis ilin inter la naciojn, kaj ili estis dispelitaj en la diversajn landojn; konforme al ilia konduto kaj al iliaj agoj Mi faris juĝon kontraŭ ili.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 36
Cross References
Deuteronomy 28:64Kaj la Eternulo disĵetos vin inter ĉiujn popolojn, de unu fino de la tero ĝis la alia fino de la tero; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el ŝtono, dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj.
Ezekiel 7:3Nun venos al vi la fino; kaj Mi sendos sur vin Mian koleron, kaj Mi juĝos vin laŭ via konduto, kaj Mi metos sur vin ĉiujn viajn abomenindaĵojn.
Ezekiel 18:30Tial Mi juĝos vin, ho domo de Izrael, ĉiun laŭ lia konduto, diras la Sinjoro, la Eternulo. Pentu kaj retiru vin de ĉiuj viaj krimoj, por ke la malbonagoj ne estu por vi falilo.
Ezekiel 22:31Kaj Mi elverŝos sur ilin Mian koleron, Mi ekstermos ilin per la fajro de Mia indigno; ilian konduton Mi metos sur ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Amos 9:9Jen Mi ordonos, kaj disĵetigos la domon de Izrael inter ĉiujn naciojn, kiel oni disĵetas per kribrilo, kaj eĉ unu grajno ne falos sur la teron.
Romans 2:6kiu redonos al ĉiu homo laŭ liaj faroj;