Libro de Jeĥezkel 38:11
Kaj vi diros: Mi iros kontraŭ la landon nebaritan, mi iros kontraŭ la trankvilulojn, kiuj pensas, ke ili loĝas ekster danĝero, kiuj loĝas ĉiuj sen muroj kaj ne havas riglilojn nek pordojn;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 38
Cross References
Deuteronomy 12:10Sed kiam vi transiros Jordanon kaj ekloĝos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, posedigas al vi, kaj Li ripozigos vin de ĉiuj viaj malamikoj ĉirkaŭe kaj vi loĝos sendanĝere:
Judges 18:27Sed tiuj prenis tion, kion faris Miĥa, kaj la pastron, kiu estis ĉe li; kaj ili venis en Laiŝon, kontraŭ la popolon trankvilan kaj senzorgan, kaj venkobatis ĝin per la glavo; kaj la urbon ili forbruligis per fajro.
Proverbs 1:11Se ili diros: Iru kun ni, Ni embuskos por mortigi, Ni senkaŭze insidos senkulpulojn;
Isaiah 37:24Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris: Kun mia multo da ĉaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis ĝiajn altajn cedrojn, ĝiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis ĝian plej altan pinton, ĝian ĝardensimilan arbaron.
Ezekiel 38:8Post longa tempo vi estos elvokita; en la lastaj jaroj vi venos en la landon liberigitan el glavo, al la popolo, kolektita el inter multaj gentoj, sur la montojn de Izrael, kiuj ĉiam estis dezertaj, al la popolo, kiu estos elkondukita el inter la gentoj kaj nun tuta loĝas ekster danĝero.
Zechariah 2:8Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot: Post la gloriĝo Li sendos min al la nacioj, kiuj prirabis vin; ĉar kiu tuŝas vin, tiu tuŝas la pupilon de Lia okulo.