Libro de Jeĥezkel 38:17
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi estas ja tiu, pri kiu Mi parolis en la antikva tempo per Miaj servantoj, la profetoj de Izrael, kiuj en tiu tempo antaŭdiris la jarojn, kiam Mi venigos vin sur ilin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 38
Cross References
Isaiah 27:1En tiu tago la Eternulo punos per Sia peza kaj granda kaj forta glavo la levjatanon, la serpenton eltordiĝeman, kaj la levjatanon, la serpenton kurbiĝantan; kaj Li mortigos la drakon, kiu estas en la maro.
Isaiah 63:1Kiu estas tiu, kiu venas el Edom, en ruĝaj vestoj el Bocra? tiu majesta en siaj vestoj, klinanta sin sub la grandeco de sia forto? Tio estas Mi, anoncanta la veron, potenca por helpi.
Ezekiel 38:10Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En tiu tempo venos en vian koron diversaj deziroj, kaj vi pripensos malbonajn intencojn.
Daniel 11:40Fine ekbatalos kontraŭ li la suda reĝo, kaj ĵetos sin sur lin la norda reĝo kun ĉaroj, rajdistoj, kaj multe da ŝipoj, atakos la regionojn, inundos, kaj trairos.
Micah 4:11Nun kolektiĝis kontraŭ vi multe da nacioj, kiuj diras: Ĝi malsanktiĝu, kun ĝuo ni rigardu Cionon!
Zechariah 14:1Jen de la Eternulo venos tago, kiam oni dividos vian havaĵon meze de vi.