Libro de Jeĥezkel 38:4
Kaj Mi vagigos vin, Mi metos buŝbridaĵon en vian buŝon, kaj Mi elirigos vin kaj vian tutan militistaron, ĉevalojn kaj rajdistojn, ĉiujn en belegaj vestoj, grandan anaron, en kirasoj kaj kun ŝildoj, kun glavo en la mano;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
5Persojn, Etiopojn, kaj Putidojn, ĉiujn kun ŝildoj kaj kaskoj;
Read all of Libro de Jeĥezkel 38
Cross References
2 Kings 19:28Pro tio, ke vi koleris kontraŭ Mi kaj via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian buŝbridaĵon en vian buŝon, kaj Mi reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis.
2 Chronicles 25:5Amacja kunvenigis la Judojn, kaj starigis ilin laŭ patrodomoj, laŭ milestroj kaj centestroj, ĉiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn; kaj li kalkulis ilin, la havantajn la aĝon de dudek jaroj kaj pli, kaj li trovis, ke ili prezentas la nombron de tricent mil viroj elektitaj, povantaj iri en militon kaj teni lancon kaj ŝildon.
Jeremiah 46:9Leviĝu sur la ĉevalojn, kaj kuru rapide sur la ĉaroj; eliru la herooj, la Etiopoj kaj la Putidoj, tenantaj ŝildon, kaj la Ludidoj, tenantaj kaj streĉantaj pafarkon.
Ezekiel 29:4Mi metos hokojn en vian buŝon, Mi alkroĉos la fiŝojn de viaj riveroj al via skvamaro, kaj Mi eltiros vin el viaj riveroj kune kun ĉiuj fiŝoj de viaj riveroj, kiuj estas alkroĉitaj al via skvamaro.
Ezekiel 39:2Kaj Mi vagigos vin, allogos vin, levos vin de la nordaj randoj, kaj venigos vin sur la montojn de Izrael.