Libro de Jeĥezkel 39:17
Kaj vi, ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Diru al la ĉiaspecaj birdoj kaj al ĉiuj bestoj de la kampo: Kolektiĝu kaj venu, kunvenu de ĉirkaŭe al la buĉado, kiun Mi faras por vi, al la granda buĉado sur la montoj de Izrael; kaj vi manĝos karnon kaj trinkos sangon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
16Kaj eĉ la nomo de la urbo estos Homomulto. Kaj oni purigos la landon.
Read all of Libro de Jeĥezkel 39
Cross References
Genesis 31:54Kaj Jakob oferbuĉis oferon sur la monto, kaj li invitis siajn parencojn manĝi panon; kaj ili manĝis panon kaj tradormis la nokton sur la monto.
1 Samuel 16:3Kaj invitu Jiŝajon al la ofero; kaj Mi sciigos al vi, kion vi devas fari, kaj vi sanktoleos al Mi tiun, kiun Mi montros al vi.
Isaiah 18:6Ĉio kune estos lasita por la rabobirdoj de la montoj kaj por la bestoj de la tero; kaj la rabobirdoj loĝos super ĝi en somero, kaj ĉiaj bestoj de la tero super ĝi vintros.
Isaiah 34:6La glavo de la Eternulo estas plena de sango, grasiĝis de sebo, de sango de ŝafoj kaj kaproj, de sebo de ŝafaj renoj; ĉar buĉoferadon la Eternulo aranĝos en Bocra kaj grandan buĉadon en la lando de Edom.
Jeremiah 12:9Mia heredaĵo fariĝis kiel diverskolora rabobirdo, kiun ĉirkaŭe atakis aliaj rabobirdoj. Venu, kolektiĝu, ĉiuj bestoj de la kampo, venu, por formanĝi ĝin.
Ezekiel 29:5Mi ĵetos vin en la dezerton, vin kaj ĉiujn fiŝojn de viaj riveroj; sur la kampon vi falos, oni vin ne levos kaj ne enkolektos; al la bestoj de la tero kaj al la birdoj de la ĉielo Mi transdonos vin kiel manĝaĵon.