Libro de Jeĥezkel 39:29
Kaj Mi ne plu kaŝos Mian vizaĝon antaŭ ili, kiam Mi elverŝos Mian spiriton sur la domon de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 39
Cross References
Isaiah 44:3Ĉar Mi verŝos akvon sur la soifantaĵon kaj torentojn sur la sekan teron; Mi verŝos Mian spiriton sur vian idaron kaj Mian benon sur viajn devenontojn,
Isaiah 54:8En eksplodo de kolero Mi forturnis de vi Mian vizaĝon por momento, sed per eterna favorkoreco Mi vin kompatis, diras via Liberiginto, la Eternulo.
Isaiah 59:21Kaj Mi faras kun ili jenan interligon, diras la Eternulo: Mia spirito, kiu estas sur vi, kaj Miaj vortoj, kiujn Mi metis en vian buŝon, ne foriĝos de via buŝo nek de la buŝo de viaj infanoj nek de la buŝo de via plua idaro, de nun ĝis eterne, diras la Eternulo.
Ezekiel 36:26Kaj Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan Mi metos en vin; Mi eligos el via korpo la ŝtonan koron, kaj Mi donos al vi koron karnan.
Ezekiel 37:26Kaj Mi faros kun ili interligon de paco; ĝi estos eterna interligo kun ili; Mi aranĝos kaj multigos ilin, kaj Mi starigos Mian sanktejon inter ili por eterne.
Joel 2:27Kaj vi ekscios, ke Mi estas meze de Izrael, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kaj alia ne ekzistas; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.