Libro de Jeĥezkel 39:7
Kaj Mian sanktan nomon Mi konatigos meze de Mia popolo Izrael, kaj Mi ne plu permesos malhonori Mian sanktan nomon; kaj la popoloj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, la Sanktulo en Izrael.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
8Jen tio venos kaj plenumiĝos, diras la Sinjoro, la Eternulo; tio estos la tempo, pri kiu Mi parolis.
Read all of Libro de Jeĥezkel 39
Cross References
Exodus 20:7Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
Isaiah 12:6Ĝojkriu kaj kantu, loĝantino de Cion; ĉar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.
Isaiah 43:14Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael: Pro vi Mi sendis en Babelon kaj pelis malsupren ĉiujn forkurantojn, kaj la ĝojadon de la Ĥaldeoj Mi aliformigis en ploradon.
Isaiah 60:9Al Mi celas la insuloj, kaj la ŝipoj de Tarŝiŝ estas antaŭe, por venigi viajn filojn de malproksime, ilian arĝenton kaj oron kune kun ili, pro la nomo de la Eternulo, via Dio, kaj de la Sanktulo de Izrael, ĉar Li faris vin glora.
Ezekiel 20:9Tamen pro Mia nomo, por ke ĝi ne malsanktiĝu antaŭ la okuloj de la nacioj, inter kiuj ili estis kaj antaŭ kies okuloj Mi konigis Min al ili, Mi agis tiel, ke Mi elkondukis ilin el la lando Egipta.
Ezekiel 20:39Kaj pri vi, ho domo de Izrael, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉiu el vi iru kaj servu al siaj idoloj, se vi ne aŭskultas Min; sed Mian sanktan nomon ne plu malhonoru per viaj donoj kaj per viaj idoloj.