Libro de Jeĥezkel 39:9
Kaj eliros la loĝantoj de la urboj de Izrael, faros fajron, kaj bruligos la armilojn, la ŝildojn kaj kirasojn, la pafarkojn kaj sagojn, la ponardojn kaj lancojn; kaj ili bruligados per tio fajron en la daŭro de sep jaroj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
8Jen tio venos kaj plenumiĝos, diras la Sinjoro, la Eternulo; tio estos la tempo, pri kiu Mi parolis.
Read all of Libro de Jeĥezkel 39
Cross References
Psalms 46:9Kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro.
Isaiah 66:24Kaj ili eliros kaj vidos la kadavrojn de la homoj, kiuj malbonagis kontraŭ Mi; ĉar ilia vermo ne mortos kaj ilia fajro ne estingiĝos, kaj ili estos abomenindaĵo por ĉiu karno.
Zechariah 9:10Ĉar Mi ekstermos ĉarojn ĉe Efraim kaj ĉevalojn en Jerusalem, kaj ekstermita estos milita pafarko; li proklamos pacon al la nacioj, kaj lia regado estos de maro ĝis maro, de la Rivero ĝis la finoj de la tero.