Libro de Jeĥezkel 42:13
Kaj li diris al mi: La ĉambroj nordaj kaj la ĉambroj sudaj, kiuj estas antaŭ la placo, estas ĉambroj sanktaj, en kiuj la pastroj, starantaj proksime al la Eternulo, konsumas la plej sanktajn oferojn; tie ili kuŝigas la plej sanktajn oferojn kaj la farunoferon kaj pekoferon kaj kulpoferon, ĉar la loko estas sankta.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 42
Cross References
Leviticus 2:3Kaj la restaĵo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; plejsanktaĵo ĝi estas el la fajroferoj de la Eternulo.
Leviticus 6:14Kaj jen estas la leĝo pri la farunofero: la filoj de Aaron alportu ĝin antaŭ la Eternulon sur la antaŭan parton de la altaro.
Leviticus 6:25Diru al Aaron kaj al liaj filoj jene: Jen estas la leĝo pri la pekofero: sur tiu loko, sur kiu estas buĉata la brulofero, oni buĉu la pekoferon antaŭ la Eternulo; plejsanktaĵo ĝi estas.
Leviticus 7:1Kaj jen estas la leĝo pri la kulpofero: plejsanktaĵo ĝi estas.
Leviticus 10:3Kaj Moseo diris al Aaron: Jen pri ĉi tio parolis la Eternulo, kiam Li diris: Per Miaj proksimuloj Mi sanktiĝos kaj antaŭ la tuta popolo Mi majestiĝos. Kaj Aaron silentis.
Leviticus 10:17Kial vi ne manĝis la pekoferon sur loko sankta? ĝi estas ja plejsanktaĵo, kaj ĝi estas donita al vi, por forporti la pekon de la komunumo, por pekliberigi ilin antaŭ la Eternulo.