Libro de Jeĥezkel 43:2
Kaj jen la majesto de la Dio de Izrael estis venanta laŭ la orienta vojo; kaj Lia voĉo estis kiel la bruo de granda akvo; kaj la tero lumiĝis de Lia majesto.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
1Kaj li venigis min al la pordego, al tiu pordego, kiu estas turnita orienten.
Read all of Libro de Jeĥezkel 43
Cross References
Isaiah 6:3Kaj unu vokadis al alia, kaj diris: Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta tero estas plena de Lia gloro.
Ezekiel 1:24Mi aŭdis, kiel iliaj flugiloj dum ilia irado bruis kiel granda akvo, kiel la voĉo de la Plejpotenculo, granda bruo, kiel bruo de tendaro; kiam ili haltis, iliaj flugiloj malleviĝis.
Ezekiel 3:23Kaj mi leviĝis, kaj eliris en la valon; kaj jen tie staras la majesto de la Eternulo, simile al la majesto, kiun mi vidis ĉe la rivero Kebar. Kaj mi ĵetis min vizaĝaltere.
Ezekiel 10:4Kaj leviĝis la majesto de la Eternulo de la kerubo al la enirejo de la domo, kaj la domo pleniĝis de la nubo, kaj la korto pleniĝis de brilo de la majesto de la Eternulo.
Ezekiel 11:23Kaj la majesto de la Eternulo leviĝis el meze de la urbo, kaj haltis sur la monto, kiu estas oriente de la urbo.
Habakkuk 3:3Dio venas de Teman, La Sanktulo de la monto Paran. Sela. Lia majesto kovras la ĉielon, Kaj Lia gloro plenigas la teron.