Libro de Jeĥezkel 43:9
Sed nun ili forigos de Mi sian malĉastaĵon kaj la kadavraĵojn de siaj reĝoj, kaj Mi loĝos inter ili eterne.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 43
Cross References
Exodus 29:45Kaj Mi loĝos inter la Izraelidoj, kaj Mi estos por ili Dio.
Psalms 68:17Da veturiloj de Dio ekzistas multaj miloj da miloj; Inter ili estas mia Sinjoro sur la sankta Sinaj.
Ezekiel 37:23Kaj ili ne plu sin malpurigos per siaj idoloj kaj per siaj abomenindaĵoj kaj per ĉiuj siaj krimoj; kaj Mi liberigos ilin el ĉiuj iliaj loĝlokoj, en kiuj ili pekis, kaj Mi purigos ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.
Ezekiel 43:7Kaj estis dirite al mi: Ho filo de homo! jen estas la loko de Mia trono, kaj la loko de la plandoj de Miaj piedoj, kie Mi loĝos eterne inter la Izraelidoj; kaj la domo de Izrael ne plu malpurigos Mian sanktan nomon, nek ili nek iliaj reĝoj, per sia malĉastado kaj per la kadavraĵoj de siaj reĝoj sur iliaj altaĵoj.
2 Corinthians 6:16Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? ĉar ni estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio: Mi loĝos inter ili, kaj Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.