Libro de Jeĥezkel 44:9
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Neniu aligentulo kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno eniru en Mian sanktejon, eĉ el tiuj aligentuloj, kiuj loĝas inter la Izraelidoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 44
Cross References
Deuteronomy 23:4pro tio, ke ili ne renkontis vin kun pano kaj akvo sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo, kaj ke ili dungis kontraŭ vi Bileamon, filon de Beor, el Petor en Mezopotamio, por malbeni vin.
Psalms 50:16Sed al la malpiulo Dio diris: Por kio vi parolas pri Miaj leĝoj Kaj portas Mian interligon en via buŝo,
Ezekiel 44:7Vi venigis aligentulojn kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno, ke ili estu en Mia sanktejo, por malsanktigi Mian domon; vi alportadis Mian panon, grasaĵon, kaj sangon, kaj rompadis Mian interligon per ĉiuj viaj abomenindaĵoj.
Zechariah 14:21Kaj ĉiuj kaldronoj en Jerusalem kaj en Judujo estos sanktaj al la Eternulo Cebaot; kaj ĉiuj oferontoj venos kaj prenos el ili kaj kuiros en ili; kaj ne plu estos komercisto en la domo de la Eternulo Cebaot en tiu tempo.
John 3:3Jesuo respondis kaj diris al li: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio.