Libro de Jeĥezkel 45:1
Kiam vi lote dividos la teron en heredaĵojn, tiam apartigu oferdonon al la Eternulo, sanktan terpecon, havantan la longon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la larĝon de dek mil; tiu loko estu sankta en ĉiuj siaj limoj ĉirkaŭe.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 45
Cross References
Numbers 34:13Kaj Moseo ordonis al la Izraelidoj, dirante: Tio estas la lando, kiun vi dividos inter vi per loto kaj kiun la Eternulo ordonis doni al naŭ triboj kaj al duontribo;
Joshua 14:1Kaj jen estas, kion la Izraelidoj ekposedis en la lando Kanaana, kaj kion posedigis al ili la pastro Eleazar, kaj Josuo, filo de Nun, kaj la familiestroj de la triboj de Izrael.
Psalms 16:5La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; Vi subtenas mian sorton.
Ezekiel 45:2El ĝi devas esti por la sanktejo kvadrato de kvincent mezuroj ĉiuflanke, kaj kvindek ulnoj ĉirkaŭe kiel libera placo por ĝi.
Ezekiel 47:22Kaj dividu ĝin lote al vi, kaj ankaŭ al la fremduloj, kiuj loĝas inter vi kaj kiuj naskis infanojn inter vi; ili devas esti por vi kiel indiĝenoj inter la Izraelidoj, kune kun vi ili devas ricevi lote heredan posedaĵon inter la triboj de Izrael.
Ezekiel 48:29Tio estas la lando, kiun vi lote dividos kiel heredan posedaĵon al la triboj de Izrael, kaj tio estas iliaj partoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.