Libro de Jeĥezkel 46:9
Kaj kiam la popolo de la lando venos antaŭ la Eternulon en la festoj, tiam tiuj, kiuj eniris tra la norda pordego, por adorkliniĝi, devas eliri tra la suda pordego, kaj tiuj, kiuj eniris tra la suda pordego, devas eliri tra la norda pordego; oni devas ne iri returne tra tiu pordego, tra kiu oni eniris, sed oni devas eliri tra la kontraŭa.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 46
Cross References
Exodus 23:14Tri fojojn festu al Mi dum la jaro.
Deuteronomy 16:16Tri fojojn en la jaro ĉiu via virseksulo devas aperi antaŭ la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos: en la festo de macoj kaj en la festo de semajnoj kaj en la festo de laŭboj; kaj li ne aperu antaŭ la Eternulo kun malplenaj manoj;
Ezekiel 1:12Ĉiu iradis laŭ la direkto de sia vizaĝo; kien tiris ilin la spirito, tien ili iradis, ne deturnante sin dum sia irado.
Ezekiel 36:38Kiel la sanktaj ŝafoj, kiel la ŝafoj de Jerusalem dum ĝiaj festoj, tiel la dezertigitaj urboj pleniĝos de amasoj da homoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Malachi 4:4Memoru la instruon de Mia servanto Moseo, kiun Mi donis al li sur Ĥoreb por la tuta Izrael, la leĝojn kaj preskribojn.
Hebrews 10:38Sed virtulo vivos per sia fideleco; Kaj se li sin tiros malantaŭen, mia spirito ne ĝojos en li.