Libro de Jeĥezkel 7:4
Ne indulgos vin Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; ĉar vian konduton Mi rekompencos sur vi, kaj viaj abomenindaĵoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
5Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Malbono, unu malbono nun venas;
Read all of Libro de Jeĥezkel 7
Cross References
Jeremiah 16:18Antaŭ ĉio Mi duoble pagos pro iliaj malbonagoj kaj iliaj pekoj, pro tio, ke ili malpurigis Mian landon: per la kadavroj de siaj idoloj kaj per siaj abomenindaĵoj ili plenigis Mian heredaĵon.
Ezekiel 5:11Tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, pro tio, ke vi malpurigis Mian sanktejon per ĉiuj viaj abomenindaĵoj kaj per ĉiuj viaj fiaĵoj, Mi vin malgrandigos, kaj Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos.
Ezekiel 6:14Kaj Mi etendos Mian manon sur ilin, kaj en ĉiuj iliaj loĝlokoj Mi dezertigos la teron pli ol en la dezerto Dibla; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Ezekiel 7:27La reĝo malĝojos, la princo estos kovrita de teruro, kaj la manoj de la simpla popolo malkuraĝiĝos. Laŭ ilia konduto Mi agos kun ili, laŭ iliaj meritoj Mi juĝos ilin; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Ezekiel 9:10Tial ankaŭ Miaflanke Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos; ilian agadon Mi metos sur ilian kapon.
Ezekiel 12:20Kaj la loĝataj urboj estos ruinigitaj, kaj la lando estos dezertigita; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.