Libro de Jeĥezkel 8:2
Kaj mi vidis, jen estas bildo, kiu aspektas kiel fajro; de la bildo de liaj lumboj malsupren estis fajro, kaj supre de liaj lumboj estis hela brilo, tre hela lumo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 8
Cross References
Ezekiel 1:4Kaj mi vidis, jen malkvieta vento venis el la nordo kun granda nubo kaj flamanta fajro; brilo estis ĉirkaŭe de ĝi, kaj el interne, el la mezo de la fajro, iris tre hela lumo.
Ezekiel 1:27Kaj mi vidis kvazaŭ helegan brilon, kvazaŭ fajron interne kaj ĉirkaŭe, de la bildo de liaj lumboj supren kaj de la bildo de liaj lumboj malsupren; mi vidis aspekton de fajro kaj brilon ĉirkaŭ de li.
Daniel 7:9Fine mi vidis, ke estas starigitaj tronoj, kaj sidiĝis la Antaŭtempulo. Lia vesto estis blanka kiel neĝo, kaj la haroj sur Lia kapo estis kiel pura lano; Lia trono estis brilantaj flamoj, ĝiaj radoj estis flamanta fajro.
Revelation 1:14Kaj lia kapo kaj liaj haroj estis blankaj kiel blanka lano, kiel neĝo; kaj liaj okuloj estis kiel fajra flamo;