Libro de Jeĥezkel 9:5
Kaj al la aliaj Li diris tiel, ke mi povis aŭdi: Iru tra la urbo post li, kaj frapu; via okulo ne indulgu, kaj vi ne kompatu.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 9
Cross References
Exodus 32:27Kaj li diris al ili: Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael: Metu ĉiu sian glavon sur sian femuron, trairu tien kaj reen de pordego ĝis pordego tra la tendaro, kaj ĉiu mortigu sian fraton, sian amikon, sian proksimulon.
Deuteronomy 32:39Vidu nun, ke estas Mi, Mi sola, Kaj ne ekzistas dio krom Mi; Mi mortigas kaj vivigas; Mi frapas kaj resanigas; Kaj neniu povas savi el Mia mano.
1 Kings 18:40Tiam Elija diris al ili: Kaptu la profetojn de Baal, ke neniu el ili saviĝu. Kaj oni kaptis ilin; kaj Elija forkondukis ilin al la torento Kiŝon kaj buĉis ilin tie.
Isaiah 22:14Sed al mia orelo malkaŝis la Eternulo Cebaot: Ĉi tiu malbonagado ne estos pardonita al vi, ĝis vi mortos, diris la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.
Ezekiel 7:4Ne indulgos vin Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; ĉar vian konduton Mi rekompencos sur vi, kaj viaj abomenindaĵoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Ezekiel 8:18Tial Mi ankaŭ agos en kolero; ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; eĉ se ili krios al Miaj oreloj per laŭta voĉo, Mi ne aŭskultos ilin.