Libro de Jeĥezkel 9:8
Kiam ili finis la mortigadon kaj mi restis, tiam mi ĵetis min vizaĝaltere, ekkriis, kaj diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! ĉu Vi ekstermos la tutan restaĵon de Izrael, elverŝante Vian koleron sur Jerusalemon?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 9
Cross References
Genesis 18:23Kaj Abraham alproksimiĝis, kaj diris: Ĉu Vi ankaŭ pereigos virtulon kune kun malvirtulo?
Numbers 16:4Kaj Moseo tion aŭdis, kaj ĵetis sin vizaĝaltere.
Numbers 16:45Foriĝu el inter ĉi tiu komunumo, kaj Mi pereigos ilin en momento. Sed ili ĵetiĝis vizaĝaltere.
Joshua 7:6Tiam Josuo disŝiris siajn vestojn, kaj ĵetis sin vizaĝaltere antaŭ la keston de la Eternulo, restante tiel ĝis la vespero, li kaj la plejaĝuloj de Izrael; kaj ili ŝutis polvon sur siajn kapojn.
Ezra 9:5Kaj ĉe la vesperofero mi leviĝis de mia aflikto, kaj kun disŝiritaj vestoj kaj tuniko mi stariĝis surgenue kaj etendis miajn manojn al la Eternulo, mia Dio,
Jeremiah 14:13Tiam mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen la profetoj diras al ili: Vi ne vidos glavon, kaj malsato ne estos ĉe vi, ĉar veran pacon Mi donos al vi sur ĉi tiu loko.