The Bible Software
bible.software › Libro de Ezra › Libro de Ezra 3 › Libro de Ezra 3:10

Libro de Ezra 3:10

Kiam la konstruistoj starigis fundamenton por la templo de la Eternulo, tiam stariĝis la pastroj en siaj vestoj kun trumpetoj, kaj la Levidoj, idoj de Asaf, kun cimbaloj, por glori la Eternulon per la kantoj de David, reĝo de Izrael.

Londona Biblio

In The King James Version

And when the builders laid the foundation of the temple of the LORD, they set the priests in their apparel with trumpets, and the Levites the sons of Asaph with cymbals, to praise the LORD, after the ordinance of David king of Israel.

In Context

9Kaj Jeŝua kun siaj filoj kaj fratoj, kaj Kadmiel kun siaj filoj, la idoj de Jehuda, stariĝis kiel unu homo, por inspekti la faradon de la laboroj en la domo de Dio, ankaŭ la idoj de Ĥenadad kun siaj filoj kaj fratoj, la Levidoj.

11Kaj ili ekkantis gloron kaj laŭdon al la Eternulo, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco al Izrael; kaj la tuta popolo ĝojkriis laŭte, glorante la Eternulon pro la fondo de la domo de la Eternulo.

Read all of Libro de Ezra 3

Cross References

Exodus 28:40Kaj por la filoj de Aaron faru ĥitonojn, kaj faru por ili zonojn, kaj mitrojn faru por ili, por honoro kaj ornamo.

1 Samuel 22:18Tiam la reĝo diris al Doeg: Turnu vin vi kaj frapu la pastrojn. Kaj Doeg la Edomido sin turnis kaj frapis la pastrojn, kaj mortigis en tiu tago okdek kvin virojn, kiuj portis linajn efodojn.

1 Chronicles 15:24Ŝebanja, Joŝafat, Netanel, Amasaj, Zeĥarja, Benaja, kaj Eliezer, la pastroj, trumpetadis per trumpetoj antaŭ la kesto de Dio; Obed-Edom kaj Jeĥija estis pordogardistoj ĉe la kesto.

1 Chronicles 16:4Kaj li starigis antaŭ la kesto de la Eternulo el la Levidoj servantojn, por kantadi gloron, dankon, kaj laŭdon al la Eternulo, Dio de Izrael:

1 Chronicles 16:42kun ili estis Heman kaj Jedutun, kun trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj instrumentoj por kantado antaŭ Dio; kaj la filoj de Jedutun estis ĉe la pordego.

1 Chronicles 25:1David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado:

This Verse In Other Editions

King James VersionBíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)Библия (Русский)新标点和合本성경 (한국어)الكتاب المقدس باللغة العربية، فان دايكBibbia Diodati (Italiano)Kinh Thánh (Tiếng Việt)Biblia Cornilescu (Română)Polish Biblia Gdanska (1881)Statenvertaling (Nederlands)

Study Libro de Ezra 3:10

Matthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)
← Libro de Ezra 3:9Libro de Ezra 3Libro de Ezra 3:11 →