Libro de Ezra 4:15
ke oni serĉu en la kronikoj de viaj patroj, kaj vi trovos en la kronikoj kaj konvinkiĝos, ke tiu urbo estas urbo ribelema kaj malutila por la reĝoj kaj landoj, kaj ke ribeloj estis farataj en ĝi de la plej malproksimaj tempoj, kio estas la kaŭzo, pro kiu tiu urbo estis detruita.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
2 Kings 25:4tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj ĉiuj militistoj forkuris en la nokto laŭ la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la ĝardeno de la reĝo, kaj foriris laŭ la vojo al la stepo. Kaj la Ĥaldeoj staris ĉirkaŭ la urbo.
Nehemiah 2:19Kiam tion aŭdis Sanbalat, la Ĥoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, kaj Geŝem, la Arabo, ili ridis pri ni kaj rigardis nin malestime, kaj diris: Kio estas tiu afero, kiun vi faras? ĉu ne kontraŭ la reĝo vi ribelas?
Esther 2:23La afero estis esplorita kaj trovita vera, kaj oni pendigis ambaŭ sur arbo. Kaj tio estis enskribita en la kronikon ĉe la reĝo.
Esther 3:8Kaj Haman diris al la reĝo Aĥaŝveroŝ: Ekzistas unu popolo, disĵetita kaj dissemita inter la popoloj en ĉiuj landoj de via regno; iliaj leĝoj estas malsimilaj al la leĝoj de ĉiuj popoloj, kaj la leĝojn de la reĝo ili ne plenumas; ne decas al la reĝo tiel restigi ilin.
Daniel 6:4Tiam la ĉefaj estroj kaj la satrapoj komencis serĉi pretekston, por akuzi Danielon koncerne la aferojn de la regno. Sed ili povis trovi nenian pretekston nek kulpon; ĉar li estis fidela, kaj nenia kulpo nek krimo estis trovebla en li.