Libro de Ezra 4:20
ke potencaj reĝoj estis en Jerusalem kaj posedis la tutan transriveran regionon, kaj tributo, impostoj, kaj jarpagoj estis donataj al ili.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 15:18En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos ĉi tiun landon, de la rivero de Egiptujo ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato:
1 Kings 4:21Salomono regis super ĉiuj regnoj, de la Rivero ĝis la lando Filiŝta kaj ĝis la limo de Egiptujo; ili alportadis donacojn kaj servadis al Salomono dum lia tuta vivo.
1 Kings 5:1Ĥiram, reĝo de Tiro, sendis siajn servantojn al Salomono, kiam li aŭdis, ke oni lin sanktoleis reĝo anstataŭ lia patro; ĉar Ĥiram estis amiko de David en la tuta tempo.
1 Chronicles 18:3Kaj David venkobatis Hadarezeron, reĝon de Coba, en Ĥamat, kiam tiu iris, por fortikigi sian regadon super la rivero Eŭfrato.
1 Chronicles 18:13kaj li restigis en Edomujo garnizonojn, kaj ĉiuj Edomidoj submetiĝis al David. Kaj la Eternulo helpis al David ĉie, kien li iris.
2 Chronicles 9:14krom tio la disportistoj kaj komercistoj alportadis, kaj ankaŭ ĉiuj reĝoj de Arabujo kaj la regionestroj alportadis al Salomono oron kaj arĝenton.