Libro de Ezra 5:12
Sed kiam niaj patroj kolerigis Dion de la ĉielo, Li transdonis ilin en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, la Ĥaldeo; kaj tiun domon li detruis, kaj la popolon li transloĝigis en Babelon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 29:24ĉiuj popoloj diros: Pro kio la Eternulo tiel agis kun ĉi tiu lando? pro kio estis tiu granda flamo de kolero?
Deuteronomy 32:30Kiel povus unu persekuti milon Kaj du forkurigi dek milojn, Se ilia Defendanto ilin ne vendus Kaj la Eternulo ilin ne transdonus?
Judges 4:2Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Jabin, Kanaana reĝo, kiu reĝis en Ĥacor; lia militistestro estis Sisera, kiu loĝis en Ĥaroŝet-Goim.
1 Kings 9:6Sed se vi kaj viaj filoj deturnos vin de Mi, kaj ne observos Miajn ordonojn kaj Miajn leĝojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorkliniĝos al ili:
2 Kings 24:2La Eternulo sendis sur lin hordojn da Ĥaldeoj, hordojn da Sirianoj, hordojn da Moabidoj, kaj hordojn da Amonidoj, sendis ilin sur Judujon, por pereigi ĝin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Siaj servantoj, la profetoj.
2 Kings 25:1En la naŭa jaro de lia reĝado, en la deka monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraŭ Jerusalemon, kaj eksieĝis ĝin, kaj oni konstruis ĉirkaŭ ĝi bastionojn.