Libro de Ezra 5:14
Eĉ la vazojn de la domo de Dio, la orajn kaj arĝentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en la templon de Babel, ilin la reĝo Ciro elportis el la templo de Babel, kaj oni transdonis ilin al Ŝeŝbacar, kiun li starigis kiel regionestron;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
2 Chronicles 36:18Kaj ĉiujn objektojn el la domo de Dio, la grandajn kaj la malgrandajn, kaj la trezorojn de la domo de la Eternulo, kaj la trezorojn de la reĝo kaj de liaj altranguloj, ĉion li transportis en Babelon.
Ezra 5:16Tiam venis tiu Ŝeŝbacar kaj metis la fundamenton por la domo de Dio en Jerusalem; kaj de tiu tempo ĝis nun ĝi estas konstruata, kaj ĝi ankoraŭ ne estas finita.
Ezra 7:27Benata estu la Eternulo, Dio de niaj patroj, kiu metis en la koron de la reĝo la ideon beligi la domon de la Eternulo en Jerusalem,
Jeremiah 52:19Kaj la tasojn kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la potojn kaj la lucernojn kaj la kulerojn kaj la verŝilojn, kiuj estis aŭ el oro aŭ el arĝento, prenis la estro de la korpogardistoj.
Haggai 1:1En la dua jaro de la reĝo Dario, en la sesa monato, en la unua tago de la monato, aperis vorto de la Eternulo per la profeto Ĥagaj al Zerubabel, filo de Ŝealtiel, regionestro de Judujo, kaj al la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, dirante:
Haggai 2:2Diru al Zerubabel, filo de Ŝealtiel, regionestro de Judujo, kaj al la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj al la cetera popolo jene: