Libro de Ezra 5:8
Estu sciate al la reĝo, ke ni iris en la Judan landon, al la domo de la granda Dio; ĝi estas konstruata el grandaj ŝtonoj, kaj trabojn oni enmetas en la murojn, kaj la laboro estas farata vigle kaj sukcesas en iliaj manoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
7la raporto, kiun ili sendis al li, havis la sekvantan tekston: Al la reĝo Dario plenan pacon.
Cross References
Deuteronomy 10:17Ĉar la Eternulo, via Dio, estas Dio de dioj kaj Sinjoro de sinjoroj, la Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu ne atentas personojn kaj ne prenas subaĉeton,
Ezra 1:2Tiele diras Ciro, reĝo de Persujo: Ĉiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la ĉielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo.
Ezra 6:4Da vicoj el grandaj ŝtonoj estu tri, kaj unu vico el ligno; la elspezoj estu donataj el la reĝa domo.
Ezra 7:23Ĉio, kio estas ordonita de Dio de la ĉielo, devas esti farata tuj por la domo de Dio de la ĉielo, por ke Lia kolero ne trafu la regnon, la reĝon, aŭ liajn infanojn.
Nehemiah 11:3Jen estas la ĉefoj de la provinco, kiuj loĝis en Jerusalem; en la urboj de Judujo loĝis ĉiu en sia posedaĵo, laŭ siaj urboj, la Izraelidoj, pastroj, Levidoj, Netinoj, kaj idoj de la servantoj de Salomono.
Esther 1:22Kaj li sendis leterojn en ĉiujn landojn de la reĝo, en ĉiun landon laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo, ke ĉiu viro estu ĉefo en sia domo kaj postulu paroladon en la lingvo de lia popolo.