The Bible Software
bible.software › Libro de Ezra › Libro de Ezra 6 › Libro de Ezra 6:14

Libro de Ezra 6:14

Kaj la plejaĝuloj de la Judoj konstruis kun sukceso, konforme al la profetado de Ĥagaj, la profeto, kaj de Zeĥarja, filo de Ido. Kaj ili konstruis kaj finis laŭ la volo de Dio de Izrael, kaj laŭ la volo de Ciro, de Dario, kaj de Artaĥŝaŝt, reĝoj de Persujo.

Londona Biblio

In The King James Version

And the elders of the Jews builded, and they prospered through the prophesying of Haggai the prophet and Zechariah the son of Iddo. And they builded, and finished it, according to the commandment of the God of Israel, and according to the commandment of Cyrus, and Darius, and Artaxerxes king of Persia.

In Context

13Tiam Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj komencis tuj agadi konforme al tio, kion ordonis la reĝo Dario.

15Kaj oni finis la domon en la tria tago de la monato Adar, en la sesa jaro de reĝado de la reĝo Dario.

Read all of Libro de Ezra 6

Cross References

Ezra 3:8En la dua jaro post ilia alveno al la domo de Dio en Jerusalem, en la dua monato, Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj Jeŝua, filo de Jocadak, kaj iliaj ceteraj fratoj, la pastroj, kaj la Levidoj, kaj ĉiuj, kiuj venis el la kaptiteco en Jerusalemon, faris la komencon, kaj starigis la Levidojn, havantajn la aĝon de dudek jaroj kaj pli, por inspekti la laborojn en la domo de la Eternulo.

Ezra 4:24Tiam ĉesiĝis la laborado ĉe la domo de Dio en Jerusalem; kaj tiu stato daŭris ĝis la dua jaro de reĝado de Dario, reĝo de Persujo.

Ezra 5:13Sed en la unua jaro de Ciro, reĝo de Babel, la reĝo Ciro donis permeson rekonstrui ĉi tiun domon de Dio.

Ezra 6:8Kaj de mi estas donata ordono pri tio, kio devas esti farata al la plejaĝuloj de la Judoj por la konstruado de tiu domo: el la apartenaĵo de la reĝo, el la transriveraj impostoj oni tuj donu la elspezojn al tiuj homoj, por ke la laborado ne haltu.

Ezra 7:1Post tiuj okazintaĵoj, dum la reĝado de Artaĥŝast, reĝo de Persujo, el Babel iris Ezra, filo de Seraja, filo de Azarja, filo de Ĥilkija,

Nehemiah 6:15La murego estis finita en la dudek-kvina tago de la monato Elul, en la daŭro de kvindek du tagoj.

This Verse In Other Editions

King James VersionBíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)Библия (Русский)新标点和合本성경 (한국어)الكتاب المقدس باللغة العربية، فان دايكBibbia Diodati (Italiano)Kinh Thánh (Tiếng Việt)Biblia Cornilescu (Română)Polish Biblia Gdanska (1881)Statenvertaling (Nederlands)

Study Libro de Ezra 6:14

Matthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)
← Libro de Ezra 6:13Libro de Ezra 6Libro de Ezra 6:15 →