Ezra 7:28
kaj sur min turnis favoron de la reĝo kaj de liaj konsilistoj kaj de ĉiuj potencaj princoj de la reĝo. Kaj mi ricevis kuraĝon, ĉar la mano de la Eternulo, mia Dio, estis super mi; kaj mi kolektis en Izrael ĉefojn, por ke ili iru kun mi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 32:28Tiam tiu diris: Ne Jakob estu de nun via nomo, sed Izrael; ĉar vi luktis kun Dio kaj kun homoj, kaj vi venkis.
Ezra 5:5Sed la okulo de ilia Dio estis super la plejaĝuloj de la Judoj, kaj ili ne estis malhelpataj, ĝis la afero estis raportita al Dario kaj ĝis revenis decido pri tio.
Ezra 7:9Ĉar en la unua tago de la unua monato estis la komenco de la irado el Babel, kaj en la unua tago de la kvina monato li venis en Jerusalemon, ĉar la mano de lia Dio favore estis super li.
Ezra 8:15Kaj mi kolektis ilin ĉe la rivero, kiu enfluas en Ahavan, kaj ni restis tie tri tagojn; kaj kiam mi pririgardis la popolon kaj la pastrojn, mi el la idoj de Levi trovis tie neniun.
Ezra 9:9Ni estas ja sklavoj; sed en nia sklaveco nia Dio nin ne forlasis. Kaj Li donis al ni favorkorecon de la reĝoj de Persujo, por permesi al ni reviviĝi, por konstrui la domon de nia Dio kaj restarigi ĝiajn ruinojn, kaj por doni al ni barilon en Judujo kaj Jerusalem.
Nehemiah 2:8kaj ankaŭ leteron al Asaf, la gardisto de la reĝa arbaro, ke li donu al mi arbojn por tegi la pordegojn de la kastelo ĉe la templo, kaj por la murego de la urbo, kaj por la domo, en kiu mi loĝos. Kaj la reĝo donis al mi, ĉar super mi estis la favora mano de mia Dio.