Libro de Ezra 8:1
Jen estas la ĉefoj de patrodomoj kun ilia genealogio, kiuj iris kun mi el Babel en la tempo de reĝado de la reĝo Artaĥŝast:
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
2el la idoj de Pineĥas: Gerŝom; el la idoj de Itamar: Daniel; el la idoj de David: Ĥatuŝ;
Cross References
1 Chronicles 9:1Ĉiuj Izraelidoj estis kalkulitaj, kaj ili estis enskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael. La Judojn oni forkondukis en Babelon pro iliaj malbonagoj.
1 Chronicles 24:31Ili ankaŭ lotis samtempe kun siaj fratoj la Aaronidoj, antaŭ la reĝo David, Cadok, Aĥimeleĥ, kaj la ĉefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj: ĉefo de patrodomo egale kun sia pli malgranda frato.
2 Chronicles 26:12La tuta nombro de la ĉefoj de patrodomoj, el la bravaj militistoj, estis du mil sescent;
Ezra 2:2kiuj venis kun Zerubabel, Jeŝua, Neĥemja, Seraja, Reelaja, Mordeĥaj, Bilŝan, Mispar, Bigvaj, Reĥum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis:
Ezra 2:62Ili serĉis siajn dokumentojn genealogiajn, sed ĉi tiuj ne troviĝis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj.
Ezra 7:7Ankaŭ kelkaj el la Izraelidoj, el la pastroj, el la Levidoj, el la kantistoj, el la pordegistoj, kaj el la Netinoj iris en Jerusalemon en la sepa jaro de la reĝo Artaĥŝast.