Libro de Ezra 8:21
Kaj mi proklamis tie faston ĉe la rivero Ahava, por ke ni humiligu nin antaŭ nia Dio, por peti de Li ĝustan vojon por ni, por niaj infanoj, kaj por nia tuta havo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 16:31Sabato de plena ripozo ĝi estu por vi; kaj premu viajn animojn; ĝi estu leĝo por eterne.
Numbers 14:3Kaj por kio la Eternulo irigas nin en tiun landon, por ke ni falu de glavo? niaj edzinoj kaj infanoj fariĝos militakiro. Ĉu ne estas pli bone, ke ni revenu Egiptujon?
Judges 20:26Tiam ĉiuj Izraelidoj kaj la tuta popolo iris kaj venis en Bet-Elon kaj ploris kaj restis tie antaŭ la Eternulo kaj fastis en tiu tago ĝis la vespero kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaŭ la Eternulon.
2 Chronicles 20:3Jehoŝafat ektimis, kaj decidis turni sin al la Eternulo. Kaj li proklamis faston en la tuta Judujo.
Ezra 8:15Kaj mi kolektis ilin ĉe la rivero, kiu enfluas en Ahavan, kaj ni restis tie tri tagojn; kaj kiam mi pririgardis la popolon kaj la pastrojn, mi el la idoj de Levi trovis tie neniun.
Nehemiah 9:1En la dudek-kvara tago de tiu monato kunvenis la Izraelidoj, fastante, en sakaĵoj kaj kun tero sur la kapoj.