Libro de Ezra 8:31
Kaj ni ekvojiris de la rivero Ahava en la dek-dua tago de la unua monato, por iri en Jerusalemon; kaj la mano de nia Dio estis super ni, kaj Li savis nin kontraŭ la manoj de malamikoj kaj kontraŭ insidantoj ĉe la vojo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
32Kaj ni venis en Jerusalemon kaj restis tie dum tri tagoj.
Cross References
Ezra 7:9Ĉar en la unua tago de la unua monato estis la komenco de la irado el Babel, kaj en la unua tago de la kvina monato li venis en Jerusalemon, ĉar la mano de lia Dio favore estis super li.
Ezra 8:15Kaj mi kolektis ilin ĉe la rivero, kiu enfluas en Ahavan, kaj ni restis tie tri tagojn; kaj kiam mi pririgardis la popolon kaj la pastrojn, mi el la idoj de Levi trovis tie neniun.
Job 5:19En ses malfeliĉoj Li vin savos; En la sepa ne tuŝos vin la malbono.
Psalms 91:14Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.
Acts 25:3petante de li favoron kontraŭ Paŭlo, ke li venigu lin al Jerusalem; ĉar ili aranĝis embuskon, por mortigi lin sur la vojo.