Libro de Ezra 9:7
De post la tempo de niaj patroj ni estas en granda kulpo ĝis la nuna tago; pro niaj malbonagoj ni estis transdonitaj, ni kaj niaj reĝoj kaj niaj pastroj, en la manojn de la alilandaj reĝoj, sub glavon, en kaptitecon, al disrabo kaj malhonoro, kiel tio estas nun.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 26:39Kaj la restintoj el vi senfortiĝos pro siaj pekoj en la landoj de viaj malamikoj, kaj ankaŭ pro la pekoj de siaj patroj ili senfortiĝos.
Deuteronomy 4:25Se vi naskos filojn kaj filojn de filoj, kaj, longe vivinte sur la tero, vi malĉastiĝos kaj faros skulptitan figuron de io kaj faros malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, via Dio, kolerigante Lin:
Deuteronomy 29:22Kaj diros la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj aperos post vi, kaj la alilandulo, kiu venos el malproksima lando kaj vidos la plagojn de ĉi tiu lando kaj ĝiajn malsanojn, per kiuj la Eternulo ĝin frapos —
Deuteronomy 31:20Kiam Mi venigos ilin en la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj kaj en kiu fluas lakto kaj mielo, kaj ili manĝos kaj satiĝos kaj grasiĝos: tiam ili sin turnos al aliaj dioj kaj servos al ili, kaj Min ili malestimos kaj rompos Mian interligon.
1 Samuel 12:15Sed se vi ne obeos la voĉon de la Eternulo kaj vi ribelos kontraŭ la diro de la Eternulo, tiam la mano de la Eternulo estos kontraŭ vi, kiel kontraŭ viaj patroj.
2 Kings 17:5Kaj la reĝo de Asirio iris kontraŭ la tutan landon, venis al Samario, kaj sieĝis ĝin dum tri jaroj.