Epistolo al la galatoj 5:15
Sed se vi mordas kaj manĝegas unu la alian, gardu vin, ke vi ne estu detruitaj unu de la alia.
Londona Biblio
In The King James Version
But if ye bite and devour one another, take heed that ye be not consumed one of another.
In Context
14Ĉar la tuta leĝo estas plenumata en unu diro, jene: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
16Sed mi diras: Iradu laŭ la Spirito, kaj la deziregon de la karno vi ne plenumos.
Read all of Epistolo al la galatoj 5
Cross References
Judges 9:44Kaj Abimeleĥ, kaj la taĉmentoj, kiuj estis kun li, atakis kaj stariĝis antaŭ la pordego de la urbo; kaj du taĉmentoj atakis ĉiujn, kiuj estis sur la kampo, kaj mortigis ilin.
Isaiah 9:20Oni tranĉas dekstre kaj restas malsataj, oni manĝas maldekstre kaj ne satiĝas; ĉiu manĝas la karnon de sia brako.
Isaiah 11:13Kaj malaperos la envio kontraŭ Efraimon, kaj la premantoj de Jehuda ekstermiĝos; Efraim ne envios Jehudan, kaj Jehuda ne premos Efraimon.
1 Corinthians 3:3ĉar vi estas ankoraŭ karnaj; ĉar dum ekzistas inter vi ĵaluzo kaj malpaco, ĉu vi ne estas karnaj kaj iradas laŭ la maniero de homoj?
2 Corinthians 11:20Ĉar vi toleras homon, se li vin sklavigas, se li vin formanĝas, se li vin kaptas, se li sin altigas, se li batas al vi la vizaĝon.
Galatians 5:26Ni ne fariĝu fanfaronemaj, incitante kaj enviante unu la alian.