Genesis 1:26
Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 3:22Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam fariĝis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaŭ de la arbo de vivo kaj manĝos kaj vivos eterne.
Genesis 9:2Kaj ili timu vin kaj tremu antaŭ vi, ĉiuj bestoj de la tero kaj ĉiuj birdoj de la ĉielo, ĉio, kio moviĝas sur la tero, kaj ĉiuj fiŝoj de la maro; en viajn manojn ili estas transdonitaj.
Genesis 11:7Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia.
Job 35:10Sed oni ne diras: Kie estas Dio, kiu min kreis, Kiu donas kantojn en la nokto,
Psalms 8:4Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?
Psalms 100:3Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo.