Genezo 1:28
Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi, kaj regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 6:1Kaj kiam la homoj komencis multiĝi sur la tero kaj al ili naskiĝis filinoj,
Genesis 9:1Kaj Dio benis Noan kaj liajn filojn, kaj diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron.
Genesis 17:16Kaj Mi benos ŝin, kaj Mi donos de ŝi al vi filon; kaj Mi benos ŝin, kaj de ŝi devenos popoloj, reĝoj de popoloj devenos de ŝi.
Genesis 22:17tial Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la ĉielo kaj al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj.
Genesis 26:3Vivu kiel fremdulo en ĉi tiu lando, kaj Mi estos kun vi, kaj Mi benos vin; ĉar al vi kaj al via idaro Mi donos ĉiujn ĉi tiujn landojn, kaj Mi plenumos la ĵuron, kiun Mi ĵuris al via patro Abraham.
Genesis 33:5Esav levis siajn okulojn kaj ekvidis la virinojn kaj la infanojn, kaj diris: Kiuj estas ĉe vi ĉi tiuj? Jakob respondis: La infanoj, kiujn Dio favore donis al via sklavo.