Genezo 12:8
Kaj de tie li transloĝiĝis al la monto, kiu estas oriente de Bet-El, kaj aranĝis sian tendon tiamaniere, ke Bet-El estis okcidente kaj Aj oriente; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo kaj preĝadis al la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
9Kaj Abram iris pluen, ĉiam pluen al sudo.
Cross References
Genesis 4:26Kaj al Set ankaŭ naskiĝis filo, kaj li donis al li la nomon Enoŝ. Tiam oni komencis alvokadi la nomon de la Eternulo.
Genesis 13:4al la loko de la altaro, kiun li tie faris antaŭe; kaj Abram tie preĝis al la Eternulo.
Genesis 26:25Kaj li konstruis tie altaron kaj preĝis al la Eternulo. Kaj li aranĝis tie sian tendon, kaj la sklavoj de Isaak elfosis tie puton.
Genesis 31:25Laban kuratingis Jakobon. Jakob starigis sian tendon sur la monto, kaj Laban aranĝis siajn fratojn ankaŭ sur la monto Gilead.
Genesis 35:3Kaj ni leviĝu, kaj ni iru al Bet-El; kaj mi faros tie altaron al Dio, kiu atentis min en la tago de mia mizero, kaj estis kun mi sur la vojo, kiun mi iris.
Genesis 35:15Kaj al la loko, kie Dio parolis kun li, Jakob donis la nomon Bet-El.