Genesis 14:20
kaj benata estu Dio Plejsupra, kiu transdonis viajn malamikojn en viajn manojn. Kaj Abram donis al li dekonaĵon el ĉio.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
19Kaj li benis lin kaj diris: Benata estu Abram de Dio Plejsupra, la Kreinto de la ĉielo kaj la tero;
21Kaj la reĝo de Sodom diris al Abram: Donu al mi la homojn, kaj la havon prenu al vi.
Cross References
Genesis 24:27Kaj li diris: Glorata estu la Eternulo, la Dio de mia sinjoro Abraham, kiu ne lasis sen Sia favorkoreco kaj vereco mian sinjoron. Per la vojo, kiun mi iris, la Eternulo alkondukis min al la domo de la frato de mia sinjoro.
Genesis 47:24Kaj kiam vi havos rikolton, vi donos kvinonon al Faraono, kaj kvar partoj apartenos al vi, por prisemi la kampon kaj por manĝi, por vi, por ĉio, kio estas en viaj domoj, kaj por viaj infanoj.
Leviticus 27:30Ĉiu dekonaĵo el la tero, el la semitaĵo de la tero, el la fruktoj de la arboj apartenas al la Eternulo; ĝi estas sanktaĵo de la Eternulo.
Deuteronomy 12:17Vi ne devas manĝi en viaj urboj la dekonaĵon el via greno kaj el via mosto kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kaj ĉiujn viajn promesitaĵojn, kiujn vi promesos, kaj viajn memvolajn oferojn kaj la oferdonojn de viaj manoj;
Deuteronomy 14:28Post paso de tri jaroj apartigu la tutan dekonaĵon de viaj produktaĵoj de tiu jaro kaj metu tion ĉe viaj pordegoj;
2 Samuel 18:28Kaj Aĥimaac ekkriis, kaj diris: Paco al la reĝo! Kaj li adorkliniĝis antaŭ la reĝo vizaĝaltere, kaj diris: Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu transdonis la homojn, kiuj levis sian manon kontraŭ mian sinjoron la reĝon.